Ĉe rememor' pri ŝi, jam ĉiel-glora, mildrigarda, kun klino de l' orhela kapet', kaj pri l' modesta kaj anĝela voĉ' al mi tiel dolĉa kaj dolora: tre miras mi, ke vivas mi ankoraŭ. Ja mi ne vivus, se ŝi — ĉu pli bela aŭ digna, restu dube — savakcela ne venus al mi en la hor' aŭrora. Ho, la sinteno ĉasta, dolĉa, pia! Kiel atente ŝi aŭdas plu kaj plu rakonton longan de ĉagreno mia. Kaj kiam ŝin forpelas matenfru', ŝi al ĉiel' sin turnas, ja voj-scia, malseka je l' okul', je l' vangoj du. |